﻿----------------------------------------------
      Literumilo Esperanta (versio 2.0.1)
            por Vindozo 7, 8.1, 10, 11
        Kopirajto (c)2025 c.tak
            Ĉiuj rajtoj rezervitaj
----------------------------------------------

1. Literumilo.exe estas programo, kiu supozas la vorterojn
kiuj faras unuopajn vortojn. La donitaj frazoj estas 
dividitaj en vortojn, kaj la vortoj viciĝas en alfabeta
ordo. La vorteroj aperas kun '/'.
La programo akceptas ĉapelitajn literojn. Kaj aldone ankaŭ
literparoj kiel en iks-konvencio estas akcepteblaj.

2. Operaciumoj
Vindozo 7, 8.1, 10, 11
(La programo sukcese funkcias ankaŭ sur "Vindozo 11 pro" 
ĉe ni.)

3. Helpa dosiero 
VL_Propraj.txt estas ekzemplo por registri proprajn nomojn. 
La dosiero estas skribita en unikodo(UTF-8). Oni povas 
surskribi ĝin ĉe plibonigo. Se iu propra nomo povas havi 
substantivan finaĵon, ĝi estas indikita per dekstra "/o".

4. Butonoj
[Forigu!]   forviŝas la lineojn.
[Ek!]       komencigas funkcii.
            ruĝigas la dubajn vortojn en la maldekstra
            areo.
[Agordi]    ebligas ekz. iks-konvencion.
[Dubaj]     montras nur vortojn kun '?' ks.
[Akceptitaj] sukcese analizitajn kaj permesitajn vortojn.

5. Enigi la tekston
Oni povas klavi, kopii, alglui, redakti vortojn sur la 
maldekstra areo. La areo akceptas faligitajn dosierojn.
La Nomo de la legita dosiero estas sur la titola breto. 
Uzi menuon je dekstra klako ebligas pliajn funkciojn.

6. Markoj en listo
La marko ĉe la plej maldekstra parto de la linio 
montras jenon.
[? ] ne sukcesis supozi uzitajn vorterojn.
[! ] interjekcio.
[. ] mallongigo.
[F ] finaĵo.
[A ] afikso.
[N?] ne registrita vorto kun ne-esperantaj literoj.
[Nf] registrita vorto kun ne-esperantaj literoj.
[Np] pruntita propra nomo.
[Ns] sensufiksa propra nomo.
[Nr] reta domajna nomo.
[R!] interjekcia uzado.
[Rs] sensufiksa vorto.
[Ev] prefere uzu la sekvantan vorton kiel la ĝustan.
[At] prefere uzu la sekvantan vorton.
[Vd] vidu la sekvantan vorton.
[= ] la vorto estas samsignifa kun la sekvanta.
[# ] diference dividita de la originalo.
[##] ceteraj datumoj, ekz. vortnombroj. 

7. Duopa musklako en listo
Per duopa klako sur vorto, la programo serĉas la vorton
en la maldekstra areo, kaj ŝanĝas la koloron de la 
trovitaj vortoj.

8. Menuo je dekstra musklako
[Renovigi]   Renovigi ekranon
[Malfari]    Malfari lastan redakton
[Eltondi]    Eltondi selektitan vorton
[Kopii]      Kopii 
[Alglui]     Alglui al la ekrano
[Selekti tuton]  Selekti tutan enigan areon
[Legi el dosiero]  legi tekston el dosiero
[Konservi]   konservi(sekurigi) en dosiero(UTF-8)
[Konservi en SJIS] konservi(sekurigi) en dosiero(SJIS)
[Konservi Liston]  konservi liston dekstran
[Serĉi vorton]  Serĉi la selektitan vorton
[Serĉi]     Serĉi la selektitan strion, litervicon.
[Al Listo]   Salti al la vorto en listo

9. Interna vortaro
La vortaro konsistas el ĉirkaŭ 10,000 radikoj inkluzive 
fundamentajn kaj bazajn radikojn, kaj aliajn vortojn,
nome interjekcioj, participoj. Plie 350 mallongigoj 
kaj 13,000 propraj nomoj enestas en la vortaro.
La programo provas kunigi ilin por ke faru la celitan 
vorton kun vortkunigaj reguloj.
La programo povas fari pli ol 50,000 validajn vortojn.

10. Referencitaj vortaroj
Jenajn vortarojn mi uzis por fari internan vortaron kaj 
regulojn(programajn funkciojn).

Universala Vortaro (Fundamento de Esperanto)
Baza Radikaro Oficiala (Akademio de Esperanto)
Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro(Akademio de Esperanto)
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 1970)
Plena Ilustrita Vortaro 2005 (SAT, 2005)
Esperanto-Japana Vortaro(JEI, 2006)
Konciza Vortaro Esperanto-Japana(Tani Hiroyuki, 2012)
Reta Vortaro (Wolfram Dieste)
Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto(Andreas Kück)

11. Retadreso
bonabelo@gmail.com

12. Malgarantio
La programo estas sengarantie prezentita kiel ĝi estas.
Pri la uzado de la programo respondecas la uzanto. 
Senkoncerne al la klopodo de la verkinto por bone funkciigi
la programon, la verkinto ne garantias la funkcieblecon 
aŭ uzeblecon de la programo.
